The Example of Christ

Romans 15

1 Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortajxojn de la nefortaj, kaj ne placxi al ni mem. 2 CXiu el ni placxu al sia proksimulo per tia bono, kia tauxgas, por edifi. 3 CXar Kristo ankaux ne placxis al si mem, sed, kiel estas skribite:La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min. 4 CXar cxio, kio estas antauxe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon. 5 Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laux Kristo Jesuo; 6 por ke vi unuanime per unu vocxo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 7 Tial akceptu unu la alian, kiel ankaux Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.

Next Book Next Book