Marks of the True Christian

Romans 12

9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona. 10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian; 11 en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron; 12 en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj; 13 kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.

14 Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu. 15 GXoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj. 16 Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin sagxaj. 17 Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj. 18 Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj. 19 Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro. 20 Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. 21 Ne venkigxu de malbono, sed venku malbonon per bono.

Next Book Next Book