The Mystery of Israel's Salvation

Romans 11

25 CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu cxi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin sagxaj, ke lauxparta obstinigxo okazis al Izrael, gxis la pleneco de la nacianoj envenos;

26 kaj tiamaniere la tuta Izrael savigxos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon; 27 Kaj cxi tio estos Mia interligo kun ili, Kiam Mi forigos iliajn pekojn.

28 Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj. 29 CXar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj. 30 CXar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo, 31 tiel same ankaux cxi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaux nun ricevu kompaton. 32 CXar Dio kunsxlosis cxiujn en malobeo, por ke Li kompatu cxiujn.

33 Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

34 CXar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aux kiu estis Lia konsilanto? 35 aux kiu antauxe al Li donis ion, poste redonotan al li?

36 CXar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li estu la gloro por cxiam. Amen.

Next Book Next Book