Israel's Unbelief

Romans 9

30 Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido; 31 sed ke Izrael, sekvante la legxon de justeco, ne atingis tiun legxon. 32 Kial? CXar ili sekvis gxin ne per fido, sed kvazaux per faroj. Ili falpusxigxis cxe la sxtono de falpusxigxo;

33 kiel estas skribite: Jen Mi kusxigas en Cion sxtonon de falpusxigxo kaj rokon de alfrapigxo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.

Romans 10

1 Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia pregxo al Dio pri ili estas por ilia savado. 2 CXar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laux scio. 3 CXar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subigxis al la justeco de Dio. 4 CXar Kristo estas la fino de la legxo por justeco por cxiu, kiu kredas.

Next Book Next Book