Life in the Spirit

Romans 8

1 Ekzistas do jam nenia kondamno kontraux tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo. 2 CXar la legxo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la legxo de peko kaj morto. 3 CXar kiam la legxo trovigxis nekapabla pro tio, ke gxi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno; 4 por ke la postulo de la legxo plenumigxu en ni, kiuj iradas ne laux la karno, sed laux la spirito. 5 CXar kiuj estas laux la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laux la spirito, pri la aferoj de la spirito. 6 CXar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco; 7 cxar la intereso de la karno estas malamikeco kontraux Dio, cxar gxi ne obeas al la legxo de Dio, kaj gxi ja ne povas obei; 8 kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas placxi al Dio.

9 Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio logxas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia. 10 Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco. 11 Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, logxas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos ecx viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, logxanta en vi.

Next Book Next Book