God's Righteous Judgment

Romans 2

1 Sekve, vi estas nedefendebla, ho cxiu homo jugxanta; cxar dum vi jugxas alian, vi kondamnas vin mem, cxar vi, la jugxanto, faradas la samajn agojn. 2 Kaj ni scias, ke la jugxo de Dio estas laux vero kontraux tiuj, kiuj faradas tiajn agojn. 3 Kaj cxu vi kalkulas, ho homo, kiu jugxas la farantojn de tiaj agoj kaj faras la samajn, ke vi evitos la jugxon de Dio? 4 Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento? 5 sed laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa jugxo de Dio,

6 kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj; 7 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon; 8 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon, 9 aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko; 10 sed gloron kaj honoron kaj pacon al cxiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko; 11 cxar ne estas personfavorado cxe Dio.

Next Book Next Book