Longing to Go to Rome

Romans 1

8 Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi cxiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo. 9 CXar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi sencxese memorigas pri vi en miaj pregxoj, 10 cxiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio. 11 CXar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj; 12 tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuragxigo, per la komuna fido, egale via kaj mia. 13 Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por ke mi havu iom da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj. 14 Mi estas sxuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al sagxuloj kaj al senprudentuloj. 15 Tial laux mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaux al vi, kiuj estas en Romo.

Next Book Next Book