The Shipwreck

Acts 27

39 Kaj kiam plene tagigxis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablajxo, kaj ili konsiligxis inter si, cxu ili povos surpeli sur gxin la sxipon. 40 Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la sxnurojn de la direktiloj; kaj suprenlevinte la antauxvelon kontraux la vento, ili sin direktis al la sablajxo. 41 Sed trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la sxipon; kaj la antauxo fiksigxis kaj restis nemovebla, sed la malantauxo rompigxis de la forto de la ondoj. 42 Kaj farigxis intenco cxe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnagxu kaj forkuru. 43 Sed la centestro, dezirante savi Pauxlon, malhelpis ilin de tiu decido, kaj ordonis, ke tiuj, kiuj povas nagxi, forjxetu sin unuaj kaj iru al la tero; 44 kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la sxipo. Kaj tiamaniere cxiuj savigxis sur la teron.

Next Book Next Book