Paul Appeals to Caesar

Acts 25

1 Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem. 2 Kaj la cxefpastro kaj la cxefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraux Pauxlo, kaj lin instigis, 3 petante de li favoron kontraux Pauxlo, ke li venigu lin al Jerusalem; cxar ili arangxis embuskon, por mortigi lin sur la vojo. 4 Tamen Festo respondis, ke Pauxlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaux iros tien. 5 Tial, li diris, la eminentuloj el vi tien iru kun mi, kaj se estas io krima en la viro, ili lin akuzu.

6 Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aux dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidigxis sur la tribunala segxo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Pauxlon. 7 Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris cxirkauxe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi; 8 tiam Pauxlo responde pledis:Nek kontraux la legxo de la Judoj, nek kontraux la templo, nek kontraux Cezaro mi iamaniere ofendis. 9 Sed Festo, dezirante akiri favoron cxe la Judoj, respondis al Pauxlo, dirante:CXu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti jugxata antaux mi pri cxi tiuj aferoj? 10 Sed Pauxlo diris:Mi staras antaux la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti jugxata; kontraux la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaux vi tre bone scias. 11 Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro. 12 Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis:Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri.

Next Book Next Book