Paul and Silas in Berea

Acts 17

10 Kaj la fratoj tuj forsendis Pauxlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj. 11 Kaj cxi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, cxar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj cxiutage esploris la Skribojn, por konstati, cxu tiuj aferoj estas veraj. 12 Tial multaj el ili kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj honorindaj kaj el la viroj. 13 Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciigxis, ke ankaux en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Pauxlo, ili venis ankaux tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason. 14 Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Pauxlon, por ke li iru gxis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraux tie. 15 Kaj la gvidantoj de Pauxlo kondukis lin gxis Ateno, kaj ricevinte komision al Silas kaj Timoteo, ke ili venu al li kiel eble plej rapide, ili foriris.

Next Book Next Book