Simon the Magician Believes

Acts 8

9 Sed unu viro, nome Simon, jam antauxe faradis magion en la urbo kaj sorcxadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda; 10 al li atentadis ili cxiuj, de la malgrandaj gxis la grandaj, dirante:CXi tiu homo estas la granda potenco de Dio. 11 Kaj ili atentadis lin, cxar li jam de longe sorcxis ilin per magiajxoj. 12 Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptigxis, viroj kaj virinoj. 13 Kaj Simon mem ankaux kredis; kaj kiam li baptigxis, li forte aligxis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuzigxis.

14 Kaj la apostoloj en Jerusalem, auxdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; 15 kiuj, alveninte, pregxis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton, 16 cxar ankoraux sur neniun el ili li falis; ili nur baptigxis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. 17 Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton. 18 Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon, 19 kaj diris:Donu ankaux al mi cxi tiun rajton, por ke cxiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton. 20 Sed Petro diris al li:Via argxentajxo iru kun vi en pereon, cxar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio. 21 Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, cxar via koro ne estas rekta antaux Dio. 22 Pentu do pri tiu via malboneco, kaj pregxu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi. 23 CXar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolcxeco kaj en la kateno de maljusteco. 24 Kaj Simon responde diris:Pregxu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.

25 Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilagxoj de la Samarianoj.

Next Book Next Book