Stephen Is Seized

Acts 6

8 Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindajxojn kaj signojn inter la popolo. 9 Sed starigxis iuj el la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj Azio; kaj ili diskutis kun Stefano. 10 Kaj ili ne povis rezisti al la sagxeco kaj la Spirito, per kiu li parolis. 11 Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris:Ni auxdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraux Moseo kaj kontraux Dio. 12 Kaj ili incitis la popolon kaj la pliagxulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio, 13 kaj starigis mensogajn atestantojn, kiuj diris:CXi tiu homo ne cxesas paroli vortojn kontraux cxi tiu sankta loko kaj la legxo; 14 cxar ni auxdis lin diri, ke cxi tiu Jesuo, la Nazaretano, detruos cxi tiun lokon, kaj sxangxos la kutimojn, kiujn Moseo transdonis al ni. 15 Kaj cxiuj, kiuj sidis en la sinedrio, fikse rigardante lin, vidis lian vizagxon kvazaux vizagxon de angxelo.

Next Book Next Book