23 Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis cxion, kion la cxefpastroj kaj pliagxuloj diris al ili. 24 Kaj auxdinte, ili levis la vocxon al Dio unuanime, kaj diris:Ho Plejpotenculo, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron, kaj cxion, kio estas en ili,
25 kaj kiu per la Sankta Spirito, per la busxo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon? 26 Levigxis la regxoj de la tero, Kaj la regantoj kolektigxis kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia Sanktoleito;
27 cxar vere en cxi tiu urbo kolektigxis kontraux Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael, 28 por fari cxion, kion Via mano kaj Via intenco antauxdifinis. 29 Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuragxo, 30 dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj farigxos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo. 31 Kaj post ilia pregxado skuigxis la loko, en kiu ili kolektigxis; kaj ili cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuragxe la vorton de Dio.