Jesus Appears to the Disciples

John 20

19 Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la discxiploj estis, pro timo antaux la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi. 20 Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La discxiploj do gxojis, vidante la Sinjoron. 21 Jesuo denove diris al ili:Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaux mi vin sendas. 22 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris:Ricevu la Sanktan Spiriton: 23 kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.

Next Book Next Book