Jesus Is Buried

John 19

38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis discxiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaux la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. 39 Venis ankaux Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksajxon de mirho kaj aloo, cxirkaux cent funtoj. 40 Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj cxirkauxvindis gxin per tolajxoj kun aromajxoj, laux la kutimo de la Judoj por entombigo. 41 Kaj estis gxardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la gxardeno nova tombo, en kiun ankoraux neniu estis metita. 42 Tien do, pro la Preparado de la Judoj (cxar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.

Next Book Next Book