16 Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita. 17 Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota; 18 tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, cxiuflanke po unu, kaj Jesuon meze. 19 Kaj Pilato ankaux skribis titolon, kaj surmetis gxin sur la krucon. Kaj estis skribite:JESUO NAZARETA, LA REGXO DE LA JUDOJ. 20 Tiun titolon multaj el la Judoj legis; cxar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj gxi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke. 21 Tiam la cxefpastroj de la Judoj diris al Pilato:Ne skribu:La Regxo de la Judoj; sed, ke li diris:Mi estas Regxo de la Judoj. 22 Respondis Pilato:Kion mi skribis, tion mi skribis.
23 Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por cxiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto.
24 Ili do diris unu al alia:Ni ne dissxiru gxin, sed lotu pri gxi, kies gxi estos; por ke plenumigxu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris. 25 Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. 26 Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun li amis, diris al sia patrino:Virino, jen via filo! 27 Tiam li diris al la discxiplo:Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la discxiplo akceptis sxin en sian domon.