I Have Overcome the World

John 16

25 CXi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkasxe pri la Patro. 26 En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi; 27 cxar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio. 28 Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.

29 Liaj discxiploj diris:Jen nun vi parolas malkasxe, kaj nenian alegorion diras. 30 Nun ni scias, ke vi cxion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio. 31 Jesuo respondis al ili:CXu vi nun kredas? 32 Jen venas la horo, kaj ecx jam venis, kiam vi disigxos, cxiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, cxar la Patro estas kun mi. 33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon.

Next Book Next Book