21 Dirinte tion, Jesuo maltrankviligxis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos. 22 Tiam la discxiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas. 23 Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj discxiploj, kiun Jesuo amis. 24 Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas. 25 Tiu do, klinigxante al la brusto de Jesuo, diris al li:Sinjoro, kiu gxi estas? 26 Jesuo respondis:GXi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis gxin al Judas Iskariota, filo de Simon. 27 Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste. 28 Sed neniu el la kunmangxantoj sciis, kial li diris al li tion. 29 Iuj pensis, cxar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li:Acxetu tion, kion ni bezonas por la festo; aux ke li donu ion al la malricxuloj. 30 Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.