Mary Anoints Jesus at Bethany

John 12

1 Jesuo do ses tagojn antaux la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj. 2 Oni do pretigis por li tie vespermangxon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li cxe mangxo. 3 Tiam Maria prenis funton da pura narda sxmirajxo tre multekosta, sxmiris la piedojn de Jesuo, kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo plenigxis de la odoro de la sxmirajxo. 4 Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj discxiploj, kiu estis lin perfidonta: 5 Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj? 6 Tion li diris, ne cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en gxin. 7 Sed Jesuo diris:Lasu sxin konservi gxin por la tago de mia entombigo. 8 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas.

Next Book Next Book