Punishment for Blasphemy

Leviticus 24

10 Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido; 11 kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis SXelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan. 12 Kaj oni metis lin en malliberejon, gxis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.

13 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 14 Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj cxiuj, kiuj auxdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per sxtonoj. 15 Kaj al la Izraelidoj diru jene:CXiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon. 16 Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per sxtonoj mortigu lin la tuta komunumo. CXu fremdulo, cxu indigxeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.

Next Book Next Book