Jesus Calls the First Disciples

John 1

35 Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj discxiploj; 36 kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris:Jen la SXafido de Dio! 37 Kaj la du discxiploj auxdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon. 38 Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili:Kion vi sercxas? Kaj ili diris al li:Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi logxas? 39 Li diris al ili:Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li logxas, kaj ili restis cxe li tiun tagon; estis cxirkaux la deka horo. 40 Unu el la du, kiuj auxdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro. 41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston). 42 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).

Next Book Next Book