The Resurrection

Luke 24

1 Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis. 2 Kaj ili trovis la sxtonon derulita for de la tombo. 3 Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo. 4 Kaj dum ili embarasigxis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj; 5 kaj dum ili timis kaj klinigxis vizagxaltere, tiuj demandis ilin:Kial vi sercxas la vivanton inter la mortintoj? 6 Li ne estas cxi tie, sed levigxis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraux en Galileo, 7 dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon relevigxi. 8 Kaj ili rememoris liajn vortojn; 9 kaj reveninte de la tombo, ili rakontis cxion tion al la dek unu kaj al cxiuj ceteraj. 10 Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj. 11 Kaj tiuj vortoj sxajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj. 12 Sed Petro levigxis kaj kuris al la tombo, kaj klinigxinte, vidis la tolajxojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.

Next Book Next Book