Who Is the Greatest?

Luke 22

24 Kaj farigxis ankaux inter ili disputo:kiun el ili oni opinias la plej granda. 25 Kaj li diris al ili:La regxoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj. 26 Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu farigxu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas cxefa, kiel la servanto. 27 CXar kiu estas la pli granda, la sidanto cxe mangxo, aux la servanto? cxu ne la sidanto cxe mangxo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.

28 Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj; 29 kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi; 30 por ke vi mangxu kaj trinku cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.

Next Book Next Book