The Day of Atonement

Leviticus 23

26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 27 Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu cxe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo. 28 Kaj faru nenian laboron en tiu tago, cxar gxi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaux la Eternulo, via Dio. 29 CXiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermigxos el inter sia popolo. 30 Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter gxia popolo. 31 Faru nenian laboron; gxi estu eterna legxo en viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj. 32 Granda sabato gxi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la nauxa tago de la monato, de vespero gxis vespero festu vian sabaton.

Next Book Next Book