Watch Yourselves

Luke 21

34 Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu sxargxitaj de trosatigxo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite; 35 cxar kiel kaptilo gxi venos sur cxiujn, kiuj logxas sur la suprajxo de la tero. 36 Sed viglu en cxiu tempo, pregxante, ke prosperu al vi savigxi de cxio, kio okazos, kaj stari antaux la Filo de homo.

37 Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj cxiunokte li eliris, kaj logxis sur la monto nomata Olivarba. 38 Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por auxskulti lin.

Next Book Next Book