Abram Rescues Lot

Genesis 14

1 Kaj estis en la tempo de Amrafel, regxo de SXinar, Arjohx, regxo de Elasar, Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim; 2 ili faris militon kontraux Bera, regxo de Sodom, kaj Birsxa, regxo de Gomora, SXinab, regxo de Adma, kaj SXemeber, regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar. 3 CXiuj cxi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro. 4 Dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeligxis. 5 Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la regxoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Asxterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en SXave-Kirjataim, 6 kaj la HXoridojn sur ilia monto Seir gxis El-Paran, kiu estas cxe la dezerto. 7 Kaj ili reiris kaj venis al En-Misxpat, kiu estas Kadesx, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaux la Amoridojn, kiuj logxis en HXacacon-Tamar.

8 Kaj eliris la regxo de Sodom kaj la regxo de Gomora kaj la regxo de Adma kaj la regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraux ili en la valo Sidim, 9 kontraux Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim, kaj Amrafel, regxo de SXinar, kaj Arjohx, regxo de Elasar; kvar regxoj kontraux kvin. 10 Kaj en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj; kaj la regxoj de Sodom kaj Gomora forkuris kaj falis tien, kaj la restintoj kuris sur la monton. 11 Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan mangxeblajxon, kaj foriris. 12 Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, cxar li logxis en Sodom, kaj ili foriris.

13 Kaj venis forsavigxinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu logxis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Esxkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram. 14 Kaj Abram auxdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis gxis Dan. 15 Kaj li dividis sin kontraux ili en la nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis ilin gxis HXoba, kiu estas maldekstre de Damasko. 16 Kaj li revenigis la tutan havon, kaj ankaux sian fraton Lot kaj lian havon li revenigis, kaj ankaux la virinojn kaj la popolon.

Next Book Next Book