The Rich Ruler

Luke 18

18 Kaj unu reganto demandis al li, dirante:Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 19 Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 20 Vi scias la ordonojn:Ne adultu; Ne mortigu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 21 Kaj li diris:CXion tion mi observis detempe de mia juneco. 22 Kaj Jesuo, auxdinte, diris al li:Ankoraux unu mankon vi havas:vendu cxion, kion vi posedas, kaj disdonu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min. 23 Sed auxdinte tion, li farigxis tre malgxoja; cxar li estis tre ricxa. 24 Kaj Jesuo, lin rigardante, diris:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio! 25 CXar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio. 26 Kaj tiuj, kiuj tion auxdis, diris:Kiu do povos esti savita? 27 Sed li diris:Kio estas neebla cxe homoj, tio estas ebla cxe Dio. 28 Kaj Petro diris:Jen ni forlasis niajn proprajxojn, kaj sekvis vin. 29 Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Estas neniu, kiu forlasis domon aux edzinon aux fratojn aux gepatrojn aux infanojn pro la regno de Dio, 30 kaj kiu ne ricevos multoble en cxi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.

Next Book Next Book