The Pharisee and the Tax Collector

Luke 18

9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaux por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: 10 Du homoj supreniris en la templon, por pregxi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. 11 La Fariseo, starante, pregxis kun si jene:Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek ecx kiel cxi tiu impostisto. 12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonajxojn el cxio, kion mi akiras. 13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14 Mi diras al vi:CXi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

Next Book Next Book