The Rich Man and Lazarus

Luke 16

19 Estis unu ricxulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse cxiutage; 20 kaj apud lia pordego estis kusxigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, 21 kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la ricxulo; kaj ecx venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. 22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita. 23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. 24 Kaj li ekkriis, kaj diris:Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; cxar mi tre suferas en cxi tiu flamo. 25 Sed Abraham diris:Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonajxojn, kaj Lazaro tiel same malbonajxojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. 26 Kaj krom cxio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de cxi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni. 27 Kaj li diris:Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, 28 cxar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaux en cxi tiun lokon de turmento. 29 Sed Abraham diris:Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili auxskultu ilin. 30 Sed li diris:Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. 31 Kaj li diris al li:Se ili ne auxskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, ecx se iu levigxus el la mortintoj.

Next Book Next Book