The Parable of the Lost Sheep

Luke 15

1 Kaj cxiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimigxis al li, por auxskulti lin. 2 Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante:CXi tiu akceptas pekulojn kaj mangxas kun ili.

3 Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante: 4 Kiu el vi, havante cent sxafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la nauxdek naux sur la stepo, kaj iras, por sercxi tiun, kiun li perdis, gxis li gxin trovos? 5 Kaj trovinte, li gxin metas sur siajn sxultrojn, gxojante. 6 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:GXoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan. 7 Mi diras al vi, ke tiel same estos gxojo en la cxielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro nauxdek naux justuloj, kiuj ne bezonas penton.

Next Book Next Book