The Parable of the Great Banquet

Luke 14

12 Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis:Kiam vi faras tagmangxon aux vespermangxon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn ricxajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaux invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon. 13 Sed kiam vi faras festenon, invitu malricxulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; 14 kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.

15 Kaj auxdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li:Felicxa estas tiu, kiu mangxos panon en la regno de Dio. 16 Sed li diris al li:Unu viro faris grandan vespermangxon, kaj invitis multajn; 17 kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj:Venu, cxar cxio estas jam preta. 18 Kaj cxiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li:Mi acxetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por gxin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 19 Alia diris:Mi acxetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 20 Kaj alia diris:Mi edzigxis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni. 21 Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto:Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku cxi tien la malricxulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn. 22 Kaj la servisto diris:Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraux estas loko. 23 Kaj la sinjoro diris al la servisto:Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo plenigxu. 24 CXar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermangxon.

Next Book Next Book