Healing of a Man on the Sabbath

Luke 14

1 Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por mangxi panon, ili lin observis. 2 Kaj jen antaux li estis unu hidropsulo. 3 Kaj respondante, Jesuo parolis al la legxistoj kaj la Fariseoj, kaj diris:CXu estas permesate sanigi en sabato, aux ne? 4 Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin. 5 Kaj li diris al ili:Kiu el vi havos azenon aux bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros gxin en sabata tago? 6 Kaj ili ne povis respondi al tio.

Next Book Next Book