The Transfiguration

Luke 9

28 Kaj pasis post tiuj diroj cxirkaux ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por pregxi. 29 Kaj dum li pregxis, la aspekto de lia vizagxo aliigxis, kaj lia vestaro farigxis blanka kaj fulme brilanta. 30 Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija, 31 kiuj montrigxis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem. 32 Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekigxinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li. 33 Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo:Estro, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras. 34 Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon. 35 Kaj el la nubo venis vocxo, diranta:CXi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin auxskultu. 36 Kaj dum la vocxo ankoraux sonis, Jesuo trovigxis sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.

Next Book Next Book