The Parable of the Sower

Luke 8

4 Kaj kiam granda homamaso kolektigxis, kaj homoj el cxiu urbo venis al li, li diris per parabolo: 5 La semisto eliris, por semi sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la cxielo formangxis ilin. 6 Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, cxar ili ne havis malsekajxon. 7 Kaj aliaj falis meze inter dornojn; kaj la dornoj kunkreskis, kaj sufokis ilin. 8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble. Dirinte tion, li kriis:Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

Next Book Next Book