Jesus Heals a Centurion's Servant

Luke 7

1 Fininte cxiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon. 2 Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaux mortanta. 3 Kaj auxdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliagxulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon. 4 Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante:Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon; 5 cxar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon. 6 Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; 7 pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo sanigxos. 8 CXar mi ankaux estas homo metita sub auxtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras. 9 Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Ecx en Izrael mi ne trovis tiom da fido. 10 Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.

Next Book Next Book