The Temptation of Jesus

Luke 4

1 Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton 2 dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li mangxis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finigxis, li malsatis. 3 Kaj la diablo diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu al cxi tiu sxtono, ke gxi farigxu pano. 4 Kaj Jesuo respondis al li:Estas skribite:Ne per la pano sole vivos homo. 5 Kaj kondukinte lin supren, li montris al li cxiujn regnojn de la mondo en momento da tempo. 6 Kaj la diablo diris al li:Mi donos al vi la tutan cxi tiun potencon kaj ilian gloron; cxar gxi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi gxin donas. 7 Se do vi adorklinigxos antaux mi, cxio estos via.

8 Kaj responde Jesuo diris al li:Estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, adorklinigxu, kaj al Li sola servu.

9 Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin de cxi tie malsupren;

10 cxar estas skribite: Al siaj angxeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,

11 kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

12 Kaj responde Jesuo diris al li:Estas dirite:Ne provu la Eternulon, vian Dion. 13 Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li gxis estonta tempo.

Next Book Next Book