Pilate Delivers Jesus to Be Crucified

Mark 15

6 CXe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis. 7 Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon. 8 Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili. 9 Kaj Pilato respondis al ili, dirante:CXu vi volas, ke mi liberigu al vi la Regxon de la Judoj? 10 CXar li eksciis, ke pro envio la cxefpastroj transdonis lin. 11 Sed la cxefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason. 12 Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili:Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Regxo de la Judoj? 13 Kaj ili denove ekkriis:Krucumu lin. 14 Kaj Pilato diris al ili:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis:Krucumu lin. 15 Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurgxinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.

Next Book Next Book