The Lord Is Holy

Leviticus 19

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili:Sanktaj estu, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio. 3 CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio. 4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio.

5 Kaj kiam vi bucxos pacoferon al la Eternulo, bucxu gxin, por akiri placxon. 6 En la tago de la oferado gxi estu mangxata kaj en la morgauxa tago; sed tion, kio restis gxis la tria tago, oni forbruligu per fajro. 7 Sed se oni gxin mangxos en la tria tago, gxi estos abomenajxo, gxi ne placxos. 8 Kaj gxia mangxinto portos sur si sian malbonagon, cxar li malhonoris la sanktajxon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermigxos el sia popolo.

Next Book Next Book