Jesus Before the Council

Mark 14

53 Kaj oni forkondukis Jesuon al la cxefpastro; kaj kunvenis cxe li cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj kaj skribistoj. 54 Kaj Petro malproksime sekvis lin gxis interne de la korto de la cxefpastro; kaj sidis kun la subuloj kaj sin varmigis apud la fajro. 55 Sed la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis ateston kontraux Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis. 56 CXar multaj malvere atestis kontraux li, kaj iliaj atestoj ne akordigxis. 57 Kaj elpasxis iuj, kaj malvere atestis kontraux li, dirante: 58 Ni auxdis lin diri:Mi detruos cxi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la dauxro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan. 59 Kaj ecx tiel ilia atesto ne akordigxis. 60 Kaj la cxefpastro starigxis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi? 61 Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la cxefpastro demandis lin, kaj diris al li:CXu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato? 62 Kaj Jesuo diris:Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la cxielo. 63 Kaj la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Pro kio ni plu bezonas atestantojn? 64 Vi auxdis la blasfemon:kion vi opinias? Kaj ili cxiuj jugxis lin kondamninda al morto. 65 Kaj iuj komencis kracxi sur lin, kaj cxirkauxkovri lian vizagxon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li:Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.

Next Book Next Book