No One Knows That Day or Hour

Mark 13

32 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj en la cxielo, nek la Filo, sed nur la Patro. 33 Gardu vin, viglu kaj pregxu; cxar vi ne scias, kiam estos la gxusta tempo. 34 Kiel homo forvojagxinta, kiu lasis sian domon kaj donis auxtoritaton al siaj sklavoj, al cxiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu: 35 vi do viglu; cxar vi ne scias, kiam venos la domomastro, cxu vespere, cxu noktomeze, cxu cxe la kokokrio, cxu frumatene; 36 por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj. 37 Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al cxiuj:Viglu.

Next Book Next Book