Signs of the Close of the Age

Mark 13

3 Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraux la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte: 4 Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam cxio tio devos plenumigxi? 5 Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu. 6 Multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj ili forlogos multajn. 7 Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviligxu; tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino. 8 CXar levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.

9 Sed gardu vin; cxar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurgxitaj; kaj vi staros antaux provincestroj kaj regxoj pro mi, por atesto al ili. 10 Kaj la evangelio devas antauxe esti predikita al cxiuj nacioj. 11 Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antauxzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; cxar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito. 12 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj levigxos gefiloj kontraux gepatroj kaj mortigos ilin. 13 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.

Next Book Next Book