The Parable of the Tenants

Mark 12

1 Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinbergxardenon plantis unu viro, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis. 2 Kaj li sendis sklavon en la gxusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo. 3 Kaj ili kaptis lin kaj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava. 4 Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris. 5 Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurgxante unujn, kaj mortigante aliajn. 6 Li havis ankoraux unu amatan filon:li sendis lin ankaux la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon. 7 Sed tiuj kultivistoj diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredajxo estos nia. 8 Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj eljxetis lin ekster la vinberejon. 9 Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.

10 CXu vi ne legis tiun skribon: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula; 11 De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

12 Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; cxar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraux ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.

Next Book Next Book