Teaching About Divorce

Mark 10

1 Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laux sia kutimo li instruis ilin denove.

2 Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin:CXu estas permesate al viro forsendi sian edzinon? 3 Kaj li responde diris al ili:Kion Moseo ordonis al vi? 4 Kaj ili diris:Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin. 5 Sed Jesuo diris al ili:Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi cxi tiun ordonon. 6 Sed de la komenco de la kreo:Li faris ilin vira kaj virina. 7 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, 8 kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. 9 Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.

10 Kaj en la domo la discxiploj denove demandis lin pri la afero. 11 Kaj li diris al ili:Kiu forsendos sian edzinon kaj edzigxos kun alia, tiu adultas kontraux sxi; 12 kaj se sxi mem forsendos sian edzon kaj edzinigxos kun alia, sxi adultas.

Next Book Next Book