The Leaven of the Pharisees and Herod

Mark 8

14 Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun si en la sxipeto. 15 Kaj li admonis ilin, dirante:Zorgu, gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo. 16 Kaj ili diskutis unu kun la alia, dirante:CXar ni ne havas panojn. 17 Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili:Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? cxu vi ankoraux ne konscias nek komprenas? cxu via koro estas obstinigita? 18 Okulojn havante, cxu vi ne vidas? kaj orelojn havante, cxu vi ne auxdas? kaj cxu vi ne memoras? 19 Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil, kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li:Dek du. 20 Kaj kiam la sep por la kvar mil, kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis? Kaj ili respondis al li:Sep. 21 Kaj li diris al ili:CXu vi ankoraux ne komprenas?

Next Book Next Book