1 En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis mangxi, li alvokis al si siajn discxiplojn, kaj diris al ili: 2 Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi; 3 kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili lacigxos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime. 4 Kaj liaj discxiploj respondis al li:De kie oni povos satigi cxi tiujn homojn per panoj cxi tie en dezerto? 5 Kaj li demandis ilin:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep. 6 Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso. 7 Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fisxojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaux. 8 Kaj ili mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn. 9 Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin. 10 Kaj tuj enirinte en la sxipeton kun siaj discxiploj, li iris al la regiono Dalmanuta.