The Death of John the Baptist

Mark 6

14 Kaj la regxo Herodo auxdis pri tio, cxar lia nomo jam konatigxis; kaj li diris:Johano, la Baptisto, levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en li. 15 Sed aliaj diris:Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris:Tiu estas profeto, kvazaux unu el la profetoj. 16 Sed, tion auxdinte, Herodo diris:Johano, kiun mi senkapigis, levigxis. 17 CXar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, cxar li estis edzigxinta kun sxi. 18 CXar Johano diris al Herodo:Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato. 19 Kaj Herodias klopodis kontraux li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis; 20 cxar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj auxskultante lin, li embarasigxis, kaj auxskultis lin volonte.

21 Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermangxon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj cxefoj de Galileo, 22 eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj sxi placxis al Herodo kaj al liaj kunmangxantoj; kaj la regxo diris al la knabino:Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi. 23 Kaj li jxuris al sxi:Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, gxis duono de mia regno. 24 Kaj elirinte, sxi diris al sia patrino:Kion mi petu? Kaj tiu diris:La kapon de Johano, la Baptisto. 25 Kaj sxi tuj eniris rapide al la regxo, kaj petis, dirante:Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. 26 Kaj la regxo farigxis tre malgxoja; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ne volis rifuzi al sxi. 27 Kaj tuj la regxo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo, 28 kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino; kaj la knabino donis gxin al sia patrino. 29 Kaj kiam liaj discxiploj auxdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis gxin en tombon.

Next Book Next Book