The Parable of the Mustard Seed

Mark 4

30 Kaj li diris:Al kio ni komparu la regnon de Dio? aux per kia parabolo ni montru gxin? 31 Al sinapa semeto, kiu, kiam gxi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol cxiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero, 32 tamen semite, kreskas kaj farigxas pli granda ol cxiuj legomoj, kaj elmetas grandajn brancxojn, tiel ke sub gxia ombro povas eklogxi la birdoj de la cxielo.

33 Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laux tio, kiel ili povis auxskulti; 34 kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis cxion al siaj discxiploj.

Next Book Next Book