Jesus Heals a Man with an Unclean Spirit

Mark 1

21 Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. 22 Kaj oni miris pro lia instruado; cxar li instruis kiel havanta auxtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj. 23 Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, 24 dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio. 25 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. 26 Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, lauxte kriinte, eliris el li. 27 Kaj cxiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante:Kio estas cxi tio? jen nova instruado! kun auxtoritato li ordonas ecx al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. 28 Kaj tuj la famo pri li disvastigxis cxie en la tutan cxirkauxajxon de Galileo.

Next Book Next Book