The Guard at the Tomb

Matthew 27

62 La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la cxefpastroj kaj la Fariseoj kolektigxis al Pilato, 63 dirante:Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraux vivis:Post tri tagoj mi relevigxos. 64 Ordonu do, ke oni gardu la tombon gxis la tria tago, por ke liaj discxiploj ne venu kaj ne forsxtelu lin kaj ne diru al la popolo:Li relevigxis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua. 65 Pilato diris al ili:Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu gxin laux via eblo. 66 Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la sxtonon, kune kun gardistaro.

Next Book Next Book