Judas Hangs Himself

Matthew 27

3 Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, 4 dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio. 5 Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin. 6 Kaj la cxefpastroj prenis la argxentajn monerojn, kaj diris:Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, cxar tio estas prezo de sango. 7 Kaj ili konsiligxis, kaj acxetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn. 8 Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraux gxis hodiaux. 9 Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:Kaj ili prenis la tridek argxentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis; 10 kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.

Next Book Next Book